ITALIA - DIMANĈO, LA 23-A DE FEBRUARO 2020 - BONFARAJ REGULOJ POR HELPI KONTRAŬ LA DISVASTIGO DE LA NOVA KRONVIRUSO
Dek kondutoj por havi. Reprilaboritaj tekstoj fare de la Faka Grupo por Komunikado de la itala Supera Institucio pri Sano pri fontoj el: Monda Organizaĵo pri Sano (M.O.S.), Eŭropa Centro por Preventado de Malsanoj (E.C.P.M.) kaj itala Supera Institucio pri Sano.
Ministerio pri Sano Supera Institucio pri Sano
nova kronviruso
Dek kondutoj por havi
Reprilaboritaj tekstoj fare de la Faka Grupo por Komunikado de la itala Supera Institucio pri Sano [en la itala: Istituto Superiore di Sanità (sanita(o)) I.S.S.] pri fontoj el:
Monda Organizaĵo pri Sano (M.O.S.), Eŭropa Centro por Preventado de Malsanoj (E.C.P.M.) kaj itala Supera Institucio pri Sano.
Grafika projekto: Servo pri Scienca komunikado - itala Supera Institucio pri Sano
© itala Supera Institucio pri Sano - februaro 2020
1 Lavu manojn ofte
Lavi kaj desinfekti manojn estas decidaj por preventi infekton.
Lavu manojn kun akvo kaj sapo dum almenaŭ 20 sekundoj.
Se oni ne povas uzi akvon kaj sapon, oni povas uzi ankaŭ desinfektaĵon por manoj kun alkohola bazo je 60 procento.
Lavi manojn eliminas la viruson.
2 Klopodu eviti la proksimiĝo al homoj havantaj akutajn spirajn infektojn
Resti almenŭ unu metro for de aliaj homoj, ĉefe kiam ili tusas aŭ ternas aŭ havas febron, ĉar la viruso estas entenata en la gutoj el salivo kaj transmisiiĝas de proksime.
3 Ne tuŝu okulojn, nazon kaj buŝon per manoj
La viruso ĉefe transmisiiĝas per spiro, sed ĝi povas eniri en la korpon ankaŭ tra okulo, nazo kaj buŝo, do, evitu tuŝi ilin per ne bone purigitaj manoj.
Fakte, la manoj povus tuŝi surfacojn infektitajn fare de la viruso kaj povus transmisiigis ĝin al via korpo.
4 Kovru buŝon kaj nazon kiam vi ternas aŭ tusas
Se vi suferas pro akuta spira infekto, evitu la proksimiĝo al aliaj homoj, tusu kaj ternu sur la malkubuto aŭ sur naztuko, prefere unuuza, surmeti nazbuŝmaskon kaj lavu manojn. Se vi kovrus vian buŝon per manoj vi povus infektigi objektojn kaj homojn kiujn vi tuŝas.
5 Ne prenu kontraŭvirusajn medikamentojn nek antibiotikojn sen kuracista preskribo
Laŭ la nuna kono ne ekzistas sciencaj evidentecoj pri la fakto ke la uzo de antiviruasjn medikamentojn preventu infekton el la nova kronviruso (SARS-CoV-2). La antibiotikoj ne funkcias kontraŭ virusoj, sed nur kontraŭ bakterioj. SARS-CoV-2 ĵus estas viruso kaj do oni ne uzas antibiotikojn kiel ilo por preventi aŭ por kuraci, krom se aldoniĝis samtempaj bateriaj infektoj.
6 Purigu surfacojn per disinfektaĵoj kun klora aŭ alkohola bazo
Kemiaj disinfektaĵoj kiuj kapablas mortigi la nova kronviruso (SARS-CoV-2) sur la surfacoj, interalie estas disinfektaĵoj kun blankiga likva / klora bazo, solvantoj, etanolo je 75 procento, peracetacido kaj kloroformo.
Petu konsilojn al via apotekisto kaj al via kuracisto.
7 Uzu nazbuŝmaskon nur se vi supozas esti malsana aŭ se vi flegas malsanulojn
Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas surmeti nazbuŝmaskon nur se vi supozas esti infektita fare de la nova kronviruso, kaj se vi havas simptomojn kiel tuso aŭ ternoj, aŭ se vi prizorgas pri homo kun ebla infekto de nova kronviruso (nedelonge okazis vojaĝo en Ĉinio kaj ĉeesto je spiraj sintomoj).
UZO de NAZBUŜMASKO
Ĝi helpas limigi la disvastiĝon de la viruso, sed oni devas uzi ĝin aldone kun aliaj higienaj kondutoj kiel zorge lavi manojn dum almenaŭ 20 sekundoj.
Ne estas utila afero surmeti pli ol unu nazbuŝmaskojn unu sur la alia.
8 Produktaĵoj FARITA EN ĈINIO kaj pakoj el Ĉinio ne estas danĝeraj
Monda Organizaĵo pri Sano anoncis ke homoj kiuj ricevas pakojn el Ĉinio ne riskas esti infektitaj per la nova kronviruso, ĉar ĝi ne kapablas vivi dumlonga tempo sur surfacoj. Ĝis hodiaŭ nenio rimarkigas al ni ke objektoj produktitaj en Ĉinio aŭ ie ajn, povas transmissii la novan kronviruson (SARS-CoV-2).
9 Telefonvoku la senpagan numeron 1500 se vi havas febron aŭ se vi tusas kaj se vi revenis el Ĉinio antaŭ malpli ol 14 tagoj
Inkubacia periodo de la nova kronviruso varias inter 1 kaj 14 tagoj. Se vi revenis el vojaĝo en Ĉinio antaŭ malpli ol 14 tagoj, aŭ vi estis apud homoj kiuj revenis el Ĉinio antaŭ malpli ol 14 tagoj, kaj vi havas febron, tuson, malfacilan spiron, laciĝon, telefonvoku la senpagan numeron 1500 de Ministerio pri Sano por havi informojn pri kion fari. Surmetu nazbuŝmaskon, se vi estas apud aliaj homoj, uzu unuuzajn naztukojn kaj lavu bone manojn.
10 Dombestoj ne disvastigas la novan kronviruson
Nun, ne estas pruvoj pri tio, ke la dombestoj kiel katoj kaj hundoj povas esti infektitaj fare de la viruso.
Tamen, bona afero estas ĉiam lavi manojn kun akvo kaj sapo post la tuŝo de dombestoj.