Giuseppe Gradella

SAVU BUFOJN!!! Italiano. SALVATE I ROSPI!!!

2021-02-18 17:35:28


APUD COLLI EUGANEI, VENETO, ITALIA NE MORTIGU LA BUFOJN!!! Italiano. VICINO AI COLLI EUGANEI, VENETO, ITALIA, NON UCCIDETE I ROSPI!!!

La komuna bufo, ordinara bufo, Eŭropa bufo aŭ en kelkaj partoj de Eŭropo, simple la bufo (Bufo bufo, el la Latina bufo al la esperantlingva "bufo"), estas amfibio de la familio de Bufonedoj kiu troviĝas tra plej de Eŭropo (kun la escepto de Irlando, Islando, kaj kelkaj insuloj de la Mediteraneo), en la okcidenta parto de Norda Azio, kaj en malgranda parto de Nordokcidenta Afriko. La bufo estas nerimarkinda animalo ĉar ĝi kutime kuŝas kaŝite dumtage. Ĝi iĝas aktiva krepuske kaj pasas la nokton ĉasante la senvertebrulojn kiujn ĝi manĝas. Ĝi moviĝas laŭ malrapida, plumpeca piedirado aŭ per mallongaj saltetoj, kaj havas grizec-brunan haŭton kovrita per verukecaj elstaraĵetoj.
Kvankam bufoj estas kutime solemaj animaloj, en la reprodukta sezono, grandaj nombroj de bufoj ariĝas en iaj reproduktejaj lagetoj aŭ flakoj, kie la maskloj konkurencas por pariĝi kun la inoj. La ovodemetado fariĝas en gelatenecaj strioj en akvo kaj poste okazas eloviĝo al stadio de ranidoj. Post kelkaj monatoj de kresko kaj disvolviĝo, tiuj ekhavas krurojn kaj suferas metamorfozon al etaj bufoj. La junuloj eliras el akvo kaj restas ĉefe surteremaj por la cetero de siaj vivoj.
Nun ekkomencas tiun fazon en zono apud la pendicoj de la Colli Euganei (koli eŭgan(e)j)[montetoj Euganei], apud Padova, regiono Veneto, Italia.
Atentu, tie la stratoj povas esti plenaj je centoj da bufoj! Ne iru laŭ tiuj stratoj en tiu momento! Utiligu aliajn stratoj por iri en la najbarojn!
La bufoj dankos vin!

Italiano.
Il rospo comune, rospo europeo o in qualche parte d’Europa semplicemente rospo (bufo bufo nella nomenclatura in latino), è un anfibio della famiglia dei Bufonidi che si trova in gran parte dell’Europa (con eccezione dell’Irlanda, dell’Islanda e di qualche isola del Mediterraneo), nella parte occidentale dell’Asia del Nord e in piccole parti dell’africa Nordoccidentale. Il rospo non si fa notare di giorno perché rimane a dormire nascosto. Diventa attivo al crepuscolo e passa la notte cacciando gli invertebrati che mangia. Si muove lentamente, aggrappandosi agli steli o con corti salti, e ha una pelle una pelle grigio-marrone ricoperta da verruche sporgenti.
Anche se si tratta di animali solitari, durante la stagione riproduttiva un gran numero di rospi si riunisce nei laghetti e negli stagni dove ha luogo l’accoppiamento. La covata ha luogo in guisa di strie di gelatina in acqua e poi avviene la schiusa fino allo stadio di piccole rane. Dopo qualche mese di crescita e sviluppo per ciascuna si formeranno le zampe e si avrà la metamorfosi alla forma di piccoli rospi. Quindi i giovani usciranno dall’acqua e resteranno durante molto del loro tempo fuori dall’acqua.
Ora comincia questa fase nelle zone vicine alle pendici dei Colli Euganei, vicino a Padova, regione Veneto, Italia.
Attenzione, qui le strade possono essere piene di centinaia di rospi! Non andate per quelle strade in questo momento! Utilizzate strade alternative per recarvi nelle vicinanze.
I rospi vi ringrazieranno!